lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu ekkiam regos am’ sur ter’ – ĵak le puil

Loading...

[teksto de “ekkiam regos am’ sur ter'” ft. ĵak le puil]

[refreno]
ekkiam regos am’ sur ter’
alvenos tagoj sen malsato
ne plu premegos la mizer’
sed ni jam estos mortaj, frato

[strofo 1]
kaj kiam regos am’ sur ter’
trubadoriĝos la soldato
for la milit’, for la karcer’
sed ni jam estos mortaj, frato
en la longega vivoĉen’
en kiu pelas nin la sort’
al ĉiuj viv’, al ĉiuj mort’
nin trafis nur sufero kaj ĉagren’

[refreno]
ekkiam regos am’ sur ter’
alvenos tagoj sen malsato
ne plu premegos la mizer’
sed ni jam estos mortaj, frato

[strofo 2]
sed kiam regos am’ sur ter’
ĉu restos iom da kompato
en tiuj tagoj sen mizer’
por ni, de longe mortaj, frato?

ni, kiuj en temp’ de sufer’
kaj dе milit’ kaj de malŝato
serĉadis pacon sur la ter’
sеd kiun ili ĝuos, frato

en la grandega vivolud’
finiĝos bele la parti’
sed la perdantoj estu ni
jen tie ĉi plej saĝa la konklud’
[refreno]
ekkiam regos am’ sur ter’
alvenos tagoj sen malsato
ne plu premegos la mizer’
sed ni jam estos mortaj, frato

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...