lirik lagu lili – ĵak le puil
[teksto de “lili” ft. ĵak le puil]
ne mankis la belec’ al ŝi, lili
alvenis ĵus el somali’, lili
kun enmigrantoj en la ŝip’
parizon ili venis por
rapide esti sen labor’
ŝi kredis ja al egalec’, lili
en land’ de hugo kaj volter’, lili
sed en muziko nigroj du
egalas unu blankon nur
la diferenc’ videblas tuj
sopiris ŝi je liberec’, lili
kaj revis ŝi pri la fratec’, lili
kun digna tono, hotelist’
al lili diris sen hezit’
“nur por blankuloj tie ĉi”
latkestojn devis porti ŝi, lili
laborojn aĉajn faris ŝi, lili
brasikojn vendis sur bazar’
dum kolorfratoj sur la strat’
ŝin helpis per pikmartelad’
ŝin oni nomas “neĝulin'”, lili
ŝi trovas tre amuza ĝin, lili
eĉ se grincadas la dentar’
ne cedas ŝi al la kolеr’
ridigas ilin la mizer’
frizulon blondan amis ŝi, lili
kaj estis preta jе edziĝ’, lili
sed diris la bofamili’
“rasistoj ja ne estas ni
sed tio eblas ne ĉe ni”
ŝi provis vivi en uson’, lili
tiu demokratia land’, lili
sed ŝi konstatis kun sufer’
ke la kolor’ de malesper’
samtiel nigras tie for
sed dum mitingo en memfis’, lili
renkontis anĝelan davis, lili
anĝela diris: “ho, fratin’
kuniĝu ni, kaj for la tim’
de lupoj kiuj gvatas nin”
kaj por la timon puŝi for, lili
ŝi levas pugnon pro koler’, lili
meze de la sovaĝa ar’
kiu bruligas buson ĉar
en ĝi nur rajtas blankular’
en cia batalado, cin, lili
renk*nt*s iam bona vir’, lili
kaj se naskiĝos la infan’
koloron havos ĝi de am’
la ĉiam nevenkebla am’
ne mankis la belec’ al ŝi, lili
alvenis ĵus el somali’, lili
kun enmigrantoj en la ŝip’
parizon ili venis por
rapide esti sen labor’
[lyrics provided by genius。com]
lirik lagu lainnya :
- kumpulan lirik lagu griff clawson › lirik lagu sober – griff clawson
- kumpulan lirik lagu cody cooke and the bayou outlaws › lirik lagu creek bank – cody cooke and the bayou outlaws
- kumpulan lirik lagu pikers › lirik lagu już – pikers
- kumpulan lirik lagu brockhampton › lirik lagu 1999 wildfire (demo) – brockhampton
- kumpulan lirik lagu jkushtana › lirik lagu way you treat me – jkushtana
- kumpulan lirik lagu perturbazione › lirik lagu dipende da te – perturbazione
- kumpulan lirik lagu blocky g › lirik lagu article 13/rising solo ii – blocky g
- kumpulan lirik lagu alpha wann › lirik lagu pour celles – alpha wann
- kumpulan lirik lagu sean matsukawa › lirik lagu big ben – sean matsukawa
- kumpulan lirik lagu lejitt › lirik lagu sinnin’ out – lejitt