lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu se ulo… – ĵak le puil

Loading...

[teksto de “se ulo…” ft. ĵak le puil]

[strofo 1]
se ulo fumas, jen fumanto
se ulo naĝas, jen naĝanto
se diktas ul’, jen diktatoro
se diras ul’, jen direktoro

[rekantaĵo]
kore ion amas ulo
damojn ankaŭ – plenaĝulo
se kongresi volas ulo
do ĉi*jare en seulo
se kongresi volas ulo
do ĉi*jare en seulo
[strofo 2]
se ul’ pli granda, jen giganto
se ul’ preciza, jen pedanto
se ul’ tro saĝa, jen sofisto
se ulo sola, jen solisto

[rekantaĵo]
kore ion amas ulo
damojn ankaŭ – plenaĝulo
se kongresi volas ulo
do ĉi*jare en seulo
se kongresi volas ulo
do ĉi*jare en seulo

[strofo 3]
se ul’ naskiĝas, jen infano
kaj maturiĝas, do laŭ plano
se ulo kreskas, jen kreskulo
se jam elkreskis, jen oldulo

[rekantaĵo]
kore ion amas ulo
damojn ankaŭ – plenaĝulo
se kongresi volas ulo
do ĉi*jare en seulo
se kongresi volas ulo
do ĉi*jare en seulo
[strofo 4]
se ul’ ululas, jen drinkulo
se por lavado, jen fekulo
se ul’ kondukas, jen ŝoforo
se resanigi, jen doktoro

[rekantaĵo]
kore ion amas ulo
damojn ankaŭ – plenaĝulo
se kongresi volas ulo
do ĉi*jare en seulo
se kongresi volas ulo
do ĉi*jare en seulo

[strofo 5]
se ulo sola, jen solulo
se ulo fremda, jen konsulo
se ulo skribas, jen verkisto
kaj se ĵak le puil, jen kantisto

[rekantaĵo]
kore ion amas ulo
damojn ankaŭ – plenaĝulo
se kongresi volas ulo
do ĉi*jare en seulo
se kongresi volas ulo
do ĉi*jare en seulo
[strofo 6]
se ulo inas, jen ulino
se ŝi tre rava, jen ravino
se tro pudrita, jen ruino
se mankas rimoj, jen nur fino

[rekantaĵo]
kore ion amas ulo
damojn ankaŭ – plenaĝulo
se kongresi volas ulo
do ĉi*jare en seulo
se kongresi volas ulo
do ĉi*jare en seulo

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...