lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu liberecanoj de jidlando – jomo (fra)

Loading...

[teksto de “liberecanoj de jidlando” ft. jomo]

[strofo 1]
vi, en la ŝtejtoj de pollando
en la getoj de rusi’
tie vi ekzistis

vi, sen la ŝaloj de preĝado
sen la kip’ kaj sen tora’
tiel vi rezistis
[antaŭ*rekantaĵo]
vi elpensis por ni unu novan mondon
jes, elpensis por ni unu novan mondon

[strofo 2]
vi, en germana bombfabriko
en rumana metiej’
sur la nigraj listoj

vi, ĉe la rando de baltiko
en vieno, en pariz’
estis laboristoj

[antaŭ*rekantaĵo]
vi fabrikis por ni unu novan mondon
jes, fabrikis por ni unu novan mondon

[rekantaĵo]
ja bo bo bo bom ja bo boj
kia estis via destin’?
ja bo bo bo bom ja bo boj
vi ne revis pri palestin’
vi, jes, liberecanoj de la jidlando

[rekantaĵo]
ja bo bo bo bom ja bo boj
ne dronigu vin la forges’
ja bo bo bo bom ja bo boj
vin ni rememoru sen ĉеs’
vin, jes, liberecanoj dе la jidlando
[strofo 3]
vin, el praavaj tradicioj
farĉokarp’ kaj pickelfleisch
logis kaj inspiris

vin, pli ol festo de la lumoj
la unua tag’ de maj’
al la strat’ altiris

[antaŭ*rekantaĵo]
vi, vi revis por ni pri la nova mondo
jes, vi revis por ni pri la nova mondo

[rekantaĵo]
ja bo bo bo bom ja bo boj
kia estis via destin’?
ja bo bo bo bom ja bo boj
vi ne revis pri palestin’
vi, jes, liberecanoj de la jidlando

[rekantaĵo]
ja bo bo bo bom ja bo boj
ne dronigu vin la forges’
ja bo bo bo bom ja bo boj
vin ni rememoru sen ĉes’
vin, jes, liberecanoj de la jidlando
[ponto] [deutsch]
oh je!
wo seid ihr jetzt
“die schwarze fahne”
der “arbeiter stimme”?

[rekantaĵo]
ja bo bo bo bom ja bo boj
kia estis via destin’?
ja bo bo bo bom ja bo boj
vi ne revis pri palestin’
vi, jes, liberecanoj de la jidlando

[rekantaĵo]
ja bo bo bo bom ja bo boj
ne dronigu vin la forges’
ja bo bo bo bom ja bo boj
vin ni rememoru sen ĉes’
vin, jes, liberecanoj de la jidlando

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...