lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu lasta kiso – kajto

Loading...

[teksto de “lasta kiso” ft. kajto]

[strofo 1]
vi kien flugas, papilio, tremante kaj rapide?
jam mortis rozo kaj lilio kaj venis frost’ perfide

[strofo 2]
flugiloj viaj kvazaŭ lampo briletas en nebulo
kion vi serĉas tra la kampo, perdita somerulo?

[strofo 3]
dezertaj estas la ĝardenoj, tra kiuj vagis amo via
skeletoj ŝajnas la verbenoj sub kverko senfolia

[strofo 4]
vi kial flugas en malvarmo tra la flora tombejo?
sur ĉiu loko pluva larmo nun restas en herbejo

[gitarsoloo]

[strofo 5]
silentas ĉiuj en la nestoj kaj svenis bonodoroj
jam ne batalos vi kun vespoj pri la floretaj koroj

[strofo 6]
jen restas nur en kampo vasta velkinta krizantemo
sur kiu via kiso lasta mortigos vin en tremo

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...