lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu sen timo – kajto

Loading...

[teksto de “sen timo” ft. kajto]

[strofo 1]
en mezgranda urbo, naskiĝis kaj loĝis la knab’
okupata ĉiam per ludo, la sun’ en la kap’
tiel grandiĝis la knab’
paroladojn pri soldatoj, kaj milito aŭdis la knab’
rak*nt*jn pri armiloj, grenadoj, pri la okupad’
ne komprenis la knab’

[strofo 2]
liberaj estis ni, sed de la milit’ la eĥoj, la ombroj, la sombraj memoroj ankoraŭ pezis ĉe ni
onidirojn aŭdis mi pri persekutado, esplordemandado
timegigado, torturado, murdado
nerealaj onidiroj por mi
tion aŭdis mi (emociiĝis li)
ne komprenis mi (teruriĝis li)

[strofo 3]
kun danko al la liberigantoj
al la h0m*j de la rezist’
la knabo sin sentis sekura
li vivis senzorge, sen risk’, kiel juna optimist’
li loĝis en ordinara domo, ĵus konstruita en nova kvartal’
prefere li ludis ekstere, dum la tuta tag’
mi sеntis min hejme en tiu kvartal’
[strofo 4]
en vеnto kaj pluv’, rotaciis mia turb’
kaj brilanta kiel stelo regis en la ĉielo, mia kajt’ per perfekta flug’
etoso trankvila, mi pensas pri tio kun danko senlima (danko senfina)
kaj tial mi diras kaj mi vere deziras
“lasu geknabojn petoli spontane, kuregi kaj danci, salti kaj kanti
ĉar ludad’ estas rajt’ por infan’
tute trankvile (en paco, paco)
kaj vere sentime (sen minaco)
tute trankvile (en paco, paco)
kaj vere sentime (sen minaco)
tute trankvile (en paco, paco)
kaj vere sentime (sen minaco)”

[instrumenta]

[strofo 5]
jes, tial mi diras kaj mi vere deziras
“lasu geknabojn petoli spontane, kuregi kaj danci, salti kaj kanti
estas rajt’ por ĉiu infan’
tute trankvile (en paco, paco)
kaj vere sentime (sen minaco)
tute trankvile (en paco, paco)
kaj vere sentime (sen minaco)
tute trankvile (en paco, paco)
kaj vere sentime (sen minaco)
tute trankvile (en paco, paco)
kaj vere sentime (sen minaco)
tute trankvile (en paco, paco)
kaj vere sentime (sen minaco)
tute trankvile (en paco, paco)
sen minaco”

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...