lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu vojaĝo suden – kajto

Loading...

[teksto de “vojaĝo suden” ft. kajto]

[strofo 1]
en skuno mi vojaĝos al la suda mar’
per ĉi velado pasos pli ol unu jar’
jo ho! la alta vel’ (jo ho! la alta vel’)
jo ho! la venta pel’ (jo ho! la venta pel’)
jo ho! la sala hulo (jo ho! la sala hulo)
ho, jo ho! la salta pru’ (jo ho! jo ho!)
ni vojas al la suda mar’ kaj ne revenos plu
[strofo 2]
funebru, junulinoj, maristo iras nun
kaj sur koral*insulo, kun perloj en lagun’
jo ho! li trovos junan karulineton brunan
kaj la veladon skunan li ne memoras plu
ha, jo ho! jo ho! ju hu! ju hu!
li ne memoros plu
ha, jo ho! jo ho! ju hu! ju hu!
li ne memoros plu

[strofo 3]
mi amis vin, katina, per pasia am’
sed voĉo de la suda mar’ vokas jam
jo ho! la alta vel’ (jo ho! la alta vel’)
jo ho! la venta pel’ (jo ho! la venta pel’)
jo ho! la verda fundo (jo ho! la sala hulo)
ho, jo ho! la flusa flu’ (jo ho! jo ho!)
ni vojas al la suda mar’ kaj ne revenos plu

[strofo 4]
mi lasas vin, katina, ploranta sur la kaj’
kaj mia kor’ sopiras antaŭen al havaj’
jo ho! mi trovos junan karulineton brunan
kaj nian vivon kunan mi ne memoros plu
jo ho! jo ho! ju hu! ju hu!
mi ne memoros plu
ho, jo ho! jo ho! ju hu! ju hu!
mi ne memoros plu
[instrumenta]

[eliro]
ni vojas al la suda mar’ kaj ne revenos plu
ni vojas al la suda mar’ kaj ne revenos plu

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...