lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu nova ŝanco – kore (fra)

Loading...

[teksto de “nova ŝanco” ft. kore]

[preludo]
– nu! saluton, fiks!
– saluton, kris!
– ĉu bone al vi?
– jes, bonege!
– ha! kaj via familio?
– ĉio glatas!
– ha! ĉu daŭre estas fama muzikisto?
– jes, certe!
– do, sekvu min! bonvolu!
[strofo 1]
mi pensis ke nenio eblos plu
forpasis tempo, sen viglo, sen ĝu’
preĝoj sen rekompenc’
abdik’ de la komenc’
jen mia viv’, amiko mia – kia suspens’

[strofo 2]
sed plej hazarde vin renkontis mi
refoje verkis, komponis ni
jen nunas providenco
foriĝas dekadenco
nun mi certas: io farendas el mia viv’

[rekantaĵo]
nova ŝanco
jen aŭgur’ kiu vetis je mi
nova ŝanco
por avеntur’, eĉ psika defi’
jam forgesis mi sеnsukajn tagojn de ŝajn*vivo
jam forgesis mi plej kadukajn imagojn de motivo sen ia rezulto

[strofo 3]
tamen endas ke laboru ni
ekmontru ke formortis astenio
faros mi konfidencon
min timas la karenco
eĉ mi certas pri io mirinda el mia mem’
[rekantaĵo]
nova ŝanco
jen aŭgur’ kiu vetis je mi
nova ŝanco
por aventur’, eĉ psika defi’
jam forgesis mi sensukajn tagojn de ŝajn*vivo
jam forgesis mi plej kadukajn imagojn de motivo sen ia rezulto

[instrumenta]

[strofo 4]
nova ŝanco, ŝanco nova
ĉe mia pordo, pordo mia
denove legeblas
denove legeblas
sinjoro feliĉo
feliĉo, feliĉo, feliĉo

[rekantaĵo]
nova ŝanco
jen aŭgur’ kiu vetis je mi
nova ŝanco
por aventur’, eĉ psika defi’
jam forgesis mi sensukajn tagojn de ŝajn*vivo
jam forgesis mi plej kadukajn imagojn de motivo sen ia rezulto
[rekantaĵo]
nova ŝanco
jen aŭgur’ kiu vetis je mi
nova ŝanco
por aventur’, eĉ psika defi’
jam forgesis mi sensukajn tagojn de ŝajn*vivo
jam forgesis mi plej kadukajn imagojn de motivo sen ia rezulto

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...