lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu mi brilu plu – version 2 – kore (vinilkosmo)

Loading...

mi brilu plu

ĉio lantas – ĉu vivon vivas ni
aspiroj vantas – trivita melodi’
sen elir’
ĉu iu povas vivi nur en iluzi’
jen nova dio, jen nova stulta krim’
en la kuliso, en la pantomim’
aŭdu min
ĉu iu povas vivi en ĉi tragedi’
mi brilu plu
mi brilu plu
dum mia koro ploras
kaj ŝminko jam malgloras
la mien’ – plu ridas

la estonteco, ne estas en program’
jen korĉagreno, jen malsukcesa am’
sen elir’
ĉu iu povas diri kial vivas ni
mi iĝas certa (certa, certa, certa)
akomodiĝas jam
mi iĝas sperta (sperta, sperta, sperta)
kaj elkotiĝas jam
ekstere nun tagiĝas
sed mi en la mallum’ sopiras al liber’
mi brilu plu
mi brilu plu, (yeah)
ooh, dum mia koro ploras
kaj ŝminko jam malgloras
la mien’ – plu ridas

anim’ pentrita laŭ flugil’ de papili’
la fabelo kreskas plu, sed restos la defi’
flugas mi – amik’
mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu)
mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu)
persiste kun grimac’
kaj sen kapitulac’
ooh, brilu plu

ooh, impone nun, demone nun
sindone nun mi penas iri plu
plu, brilu plu
plu, brilu plu
plu!
mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu…)

mi ne forgesu vin, freddie

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...