lirik lagu ĵaluzo – kore
frenezo, jen via vivdediĉo
trempadi min en malfeliĉo
ĉar vi nestas nun en mi
vekiĝis la envio
impulse kiel best’ en kaĝo
mi pleniĝas per sovaĝo
sen amikemo en spirito
tuj formortas konfido
frenezo, vi trapenetris min
vundiĝis koro kaj animo
mia viv’ en mia mano
ĉu kuraceblas ĉi malsano?
en via aĉa toksa fonto
kreiĝas hipokrita mondo
kaŭzo de l’ simptomo
elŝprucu via vomo
frenezo, vi estas daŭra ĝeno
plenigas min per la veneno
mia mem’ ne restas sam’
vi haltu, troas jam
vi, frenezo, naskiĝis de fantomo
vi, frenezo, patrino de malbono
vi, frenezo, floro de demono
vi, frenezo, forfluu via nomo
frenezo, ĉi psika sombra sorto
signas malforton
ja estas ama energio
por deturni min de vi
de via nigra amara bildo
for de via kaptilo
sed mia viv’ en via mano
ĉu kuraceblas ĉi malsano?
frenezo, vi estas daŭra ĝeno
plenigas min per la veneno
mia mem’ ne restas sam’
vi haltu, troas jam
vi, frenezo, naskiĝis de fantomo
vi, frenezo, patrino de malbono
vi, frenezo, floro de demono
vi, frenezo, forfluu via nomo
vi, ĵaluzo! vi ĵaluzo!
vi, ĵaluzo, floro de demono
vi, ĵaluzo, forfluu via nomo
ĵaluzo, vi trapenetras min
vundiĝas koro kaj animo
mia viv’ en mia mano
ĉu kuraceblas ĉi malsano?
lirik lagu lainnya :
- kumpulan lirik lagu radikal chef › lirik lagu sisexynoajtakjekoniec – radikal chef
- kumpulan lirik lagu red vox › lirik lagu tell me – red vox
- kumpulan lirik lagu martin pantoja › lirik lagu revolución – martín pantoja
- kumpulan lirik lagu mine › lirik lagu s/w – mine
- kumpulan lirik lagu man factory › lirik lagu ryu’s concern – man factory
- kumpulan lirik lagu i am haunted › lirik lagu revulsion – i am haunted
- kumpulan lirik lagu doug anthony allstars › lirik lagu paul’s poem – doug anthony allstars
- kumpulan lirik lagu dababy › lirik lagu free my cousin – dababy
- kumpulan lirik lagu kill the noise madsonik › lirik lagu spitfire riddim (boombox cartel remix) – kill the noise & madsonik
- kumpulan lirik lagu charlie cunningham › lirik lagu don’t go far – charlie cunningham