lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu ĉi ular’ (ces gens-là) – la kompanoj

Loading...

[teksto de “ĉi ular’ (ces gens*là)” ft. la kompanoj]

[strofo 1]
jen do, jen li, plej aĝa fil’
jam havas tro da gras’
li kun la dika naz’
li jam en mensdebil’
sinjor’ pro troa drink’
de jaroj plua sink’
malestim’ al labor’
nun estas li sen fort’
li jam venis al fin’
sed reĝ’ li kredas sin
neniam sobras li
de nokto ĝis maten’
ronkdormas li sen ĝen’
en la preĝejo mem
kun vinaĉa odor’
kun vizaĝ’ sen kolor’
kaj plu balbutas li
kun okul’ en ebri’

[rekantaĵo]
sciu vi, sinjor’
ke je ĉi ular’
estas ne pens’, sinjor’
estas ne pens’, nur preĝ’
[strofo 2]
kaj jen la dua ul’
kun rub’ en la harar’
neniam kombas sin
ja mavas li vipur’
li pretus al bonfar’
por feliĉa povrul’
deniz’ estas l’ edzin’
ŝi el la granda urb’
nu, el alia urb’
sed estas ne la fin’
bonfartas negocet’
kun etburĝeta ĉap’
kun etburĝeta vest’
kun etburĝeta aŭt’
li celas al respekt’
sed ĝin ricevas ne
ne riĉu kun aplomb’
sen iu ajn moner’

[rekantaĵo]
sciu vi, sinjor’
ke je ĉi ular’
estas ne viv’, sinjor’
estas ne viv’, nur tromp’
[strofo 3]
kaj nun, jen la ceter’
silenta la patrin’
aŭ io ajn por dir’
kaj plu tagon post tag’
tuj sub la patra naz’
en la h*lligna fram’
jen patra la liphar’
jam mortis li pro fal’
rigardas al ular’
satiĝa per supaĉ’
aŭdiĝas brua flŝss
aŭdiĝas brua flŝss
kaj jen la oldulin’
senfine vibras ŝi
ja venu ŝi al krev’
ĉar plenas ŝi je mon’
ne gravas la rakont’
de ŝia man’ en ombr’

[rekantaĵo]
sciu vi, sinjor’
ke je ĉi ular’
estas ne vort’, sinjor’
estas ne vort’, nur nombr’
[strofo 4]
kaj ĉefe, kaj ĉefe
kaj ĉefe jenas frida
ho, sune belas ŝi
kaj same amas min
kiel mi amas fridan
eĉ ambaŭ revas ni
pri onta nia hejm’
kun granda la fenestr’
kun muroj preskaŭ ne
kaj ene nia viv’
kaj bela nia viv’
kaj eĉ se mankas cert’
ni kredas al eblec’
ĉar volas ili ne
ĉar volas ili ne

[strofo 5]
nur diras ili, ke
tro belas ŝi por mi
ke estas mi aĉul’
kun em’ al katmortig’
ne katmortigis mi
aŭ ĉu delonge jam
aŭ ĉu forgesis mi
aŭ putrodoris ĝi
nu, volas ili ne
nu, volas ili ne

[strofo 6]
kelkfoje dum renkont’
nu, kvazaŭ sen intenc’
kun okulhumidec’
ŝi diras: “ek ni for”
ŝi sekvos min ĝis mort’
kaj mi dum etmoment’
nur eta etmoment’
tiam mi kredas ŝin, sinjor’
dum etmoment’
nur eta etmoment’
ĉar ve je ĉi ular’, sinjor’
neniu iras for
neniu iras for, sinjor’
neniu iras for
sed malfruas nun, sinjor’
mi rehejmiĝu ĉe mi

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...