lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu la olduloj (les vieux) – la kompanoj

Loading...

[teksto de “la olduloj (les vieux)” ft. la kompanoj]

[strofo 1]
olduloj mutas nun krom foje por signad’ per vorto okulmova
eĉ kun mon’, jen mizer’, ili ne revas plu por duop’ unu kor’
odoras hejm’ je pur’, timian’ kaj lavend’, parolstilo malnova
eĉ se plu en pariz’ estas kvazaŭ provinc’ se viv’ longas ankoraŭ
ĉu pro tro da ridad’ ilia voĉ’ fendiĝas je alud’ al pasint’
ĉu pro tro da plorad’ plu perlas larmoj je ilia palpebrfin’
ili tremas kun tim’, ĉu pro l’ aĝ’ de l’ horloĝ’, kiu en takt’ arĝentas
kiu ŝpinas en hejm’ diras “jes”, diras “ne”, diras: “mi vin atendas”

[strofo 2]
olduloj sonĝas ne, dormsinkas ĉiu libr’, silentas la pian’
kaj ne kantigas plu la muskat’ de l’ dimanĉ’, kateto mortis jam
olduloj ŝtonas nur, falteca tro la gest’ en tro streĉa mondet’
de la lit’ al fenestr’ kaj de lit’ al fotel’, finе de lit’ al lit’
nur foje ekstеr hejm’, ligitaj per la brak’, vestitaj per rigid’
ili funebras al ulo de plia aĝ’, ulin’ de plia hid’
kaj dum la larma temp’, forgeso de l’ horloĝ’, kiu en takt’ arĝentas
kiu ŝpinas en hejm’ diras “jes”, diras “ne”, kaj nu, ilin atendas

[strofo 3]
olduloj mortas ne, ili ekdormas nur, kaj dormas multe tro
ili mantenas sin, timantaj pri disiĝ’, tamen disiĝas for
kaj restas la parul’, bonulo, malbonul’, en mildo aŭ sever’
tio ne gravas plu, la restanta solul’ vivas nun en infer’
eble vi vidos lin, foje vi vidos ŝin, jen en pluv’, jen en plor’
paŝadi tra la nun’ en kulpa sento jam ne esti eĉ pli for
kaj fuĝi antaŭ vi lastfoje de l’ horloĝ’, kiu en takt’ arĝentas
kiu ŝpinas en hejm’, diras “jes”, diras “ne”, diras: “mi vin atendas”
kiu ŝpinas en hejm’, diras “jes”, diras “ne”, kiu ja nin atendas

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...