lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu la plata land’ (le plat pays) – la kompanoj

Loading...

[teksto de “la plata land’ (le plat pays)” ft. la kompanoj]

[strofo 1]
anstataŭ doganej’ efikas norda mar’
kun sabla haltigil’ por fronti al ŝaŭmar’
kun rokoj sen util’ pro l’ mara tajdopov’
apenaŭ reagantaj al la akva mov’
senfine atendante venon de nebul’
pro l’ orienta vent’, ĝi estas persistul’
la plata land’, ho, mia land’

[strofo 2]
anstataŭ la montar’ kun katedralo nur
belfrido nigra por ŝajnigi pri lumtur’
gargojloj sen avid’ por skrapi al ĉiel’
kaj tempopaso nur kiel vojaĝocel’
kun vojo de la pluv’ kiel vesperformul’
pro l’ okcidenta vent’, ĝi estas kuraĝul’
la plata land’, ho, mia land’

[strofo 3]
kun tiom nuba tag’, ke perdis sin k*n*l’
kun tiom nuba tag’, ke viglas la sindon’
kun tiom griza tag’, ke mortas nun k*n*l’
kun tiom griza tag’, ke indas nur pardon’
pro l’ blov’ de l’ norda vent’ frapanta kun postul’
pro l’ blov’ de l’ norda vent’, ĝi estas fortikul’
la plata land’, ho, mia land’
[strofo 4]
kun skeldo ŝajne kiеl flu’ el itali’
kun la filoj de novembr’ vеnantaj re en maj’
kun la fum’ de l’ ebenaĵ’ tremanta sub juli’
kun norda blondulin’ al brun’ sopira kaj
flirtado de ridad’, flirtado de rukul’
pro l’ blov’ de l’ suda vent’, ĝi estas kantemul’
la plata land’, ho, mia land’

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...