lirik lagu sur la placo (sur la place) – la kompanoj
[teksto de “sur la placo (sur la place)” ft. la kompanoj]
[strofo 1]
sur la placo arda pro sun’
junulin’ ekdancas kaj nun
ŝi turniĝas kiel, sen ĉes’
dancistinoj en antikvec’
[strofo 2]
en la urbo pro varm’ kaj ŝvit’
emas al dormo vir’ kaj virin’
dum rigardas ili tra vitr’
la knabinon danci sen fin’
[rekantaĵo]
tiel foje jen al ni
lum’ aperas en l’ anim’
en preĝejo laŭ kutim’
ĝin ni nomis la bon’ di’
por amant’, ĝi estas la am’
kordonac’ por l’ almozul’
por la sun’, ĝi estas la flam’
kaj kompat’ por la bonul’
[strofo 3]
sur la placo vibra pro ard’
eĉ ne hundo emas al star’
ondomova laŭ emoci’
tien kaj reen saltas ŝi
[strofo 4]
nek gitar’, nek tamburin’
akompanas ŝin en danc’
per manfrapoj taktas l’ ulin’
por kadenci ĝis la trans’
[rekantaĵo]
tiel foje jen al ni
lum’ aperas en l’ anim’
en preĝejo laŭ kutim’
ĝin ni nomis la bon’ di’
por amant’, ĝi estas la am’
kordonac’ por l’ almozul’
por la sun’, ĝi estas la flam’
kaj kompat’ por la bonul’
[strofo 5]
sur la placo regas trankvil’
jen knabin’ ekkantis en bril’
tra l’ aer’ ŝvebas la kant’
himno al am’ kaj por amant’
[strofo 6]
sed en la urb’ nun varmas tro
kaj por la kant’, ne estas aŭdant’
vitroj fermiĝas, jen la pord’
kiel la dis’ de mortant’ al vivant’
[rekantaĵo]
tiel foje jen al ni
flam’ aperas en la kor’
sed volas neniam ni
ĝin plu havi en memor’
la orelojn ŝtopas ni
kaj okulojn kaŝas ni
ĉar ni ne emas al vek’
de nia kor’ jam en sek’
[strofo 7]
sur la placo blekas plu hund’
ĉar l’ ulin’ for estas nun
kaj kiel hundo blekas al mort’
ploras la h0m*j pri sia sort’
lirik lagu lainnya :
- kumpulan lirik lagu don chezina › lirik lagu así comenzo – don chezina
- kumpulan lirik lagu stick figgas › lirik lagu mukha ng pera – stick figgas
- kumpulan lirik lagu snus › lirik lagu dama på rema – snus
- kumpulan lirik lagu cecilio g myto pochi › lirik lagu azul – cecilio g., myto & pochi
- kumpulan lirik lagu lannds › lirik lagu blueprint – lannds
- kumpulan lirik lagu kash doll sada baby › lirik lagu on the flo – kash doll & sada baby
- kumpulan lirik lagu big scarr › lirik lagu keep going – big scarr
- kumpulan lirik lagu ryn eckert › lirik lagu river of love – ryn eckert
- kumpulan lirik lagu psychic tv › lirik lagu meet every situation head on – psychic tv
- kumpulan lirik lagu va1e 808tosh › lirik lagu nie gesagt – va1e & 808tosh