lirik lagu ĉu vi kontentas – la perdita generacio
ĉu vi kontentas
pri via vivo
ĉu vi esperas
je pli ol trairo
ĉu vi kontentas
ĉu vi daŭre deziras
malmencieblaĵojn
ĉu daŭre vi miras
[refreno]
ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
ĉu vi konsentas: por viv’ postuliĝas de vi kontribu’
ĉu vi iel forgesis
ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil’
ĉu inter memor’ kaj esplor’ vi elektis selekti barilojn
ĉu vere necesas
ĉu vi kontentas
pri via domo
en via lito
pri via nomo
ĉu vi kontentas
ĉu pri via aĝo
aŭ ĉu vi batalas
ĉiutage kontraŭ via vizaĝo
[refreno]
ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
ĉu vi konsentas: por viv’ postuliĝas de vi kontribu’
ĉu vi iel forgesis
ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil’
ĉu inter memor’ kaj esplor’ vi elektis selekti barilojn
ĉu vere necesas
ĉu vi sukcesis
ĉu vi suprengrimpetis
la unuan -rg-smon
ĉu vi neniam ripetis
ĉu vi la mondon akceptis
ĉu vi antaŭenklinas
okulvitropurigado
ĉu neniam finiĝas
[refreno]
ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
ĉu vi konsentas: por viv’ postuliĝas de vi kontribu’
ĉu vi iel forgesis
ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil’
ĉu inter memor’ kaj esplor’ vi elektis selekti barilojn
ĉu vere necesas
ĉu vi malkontentas
ĉu vi vidas makulojn
ĉu por vi la homaro
ŝajnas ar’ da stultuloj
ĉu vi kolektas
aŭ ĉu vin la arĝento
ĉu vi ŝatus kontroli
ĉi kaj ĉiun momenton
ĉu konstruis vi turon
el homanoj kaj kruroj
ĉu vi kontentos
se postlasos vi ŝpurojn
ĉu vi kontentos postmorgaŭ ne nun
ĉu vi konstruontus la sunon sed dronis en maloportun’
ĉu vi iel konfesus
ĉu vi kaptiĝis de via komfort’
ĉu via labor’ portas oron aŭ ploron aŭ tro fruan morton
ĉu vere necesas
ĉu vi ektimas
kiam silentas
kiam ekfulmas
kiam torentas
ĉu vi kontentas
lunde matene
ĉu vi rekomencas
kun- aŭ senpene
ĉu vi kontentas
ĉu vi verkas poemojn
kiel iame
kiam vi havis problemojn
[refreno]
ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
ĉu vi konsentas: por viv’ postuliĝas de vi kontribu’
ĉu vi iel forgesis
ĉu vi kaptiĝis de via komfort’
ĉu via labor’ portas oron aŭ ploron aŭ tro fruan morton
ĉu vere necesas
ĉu vi kontentas
sub ĉielo ruĝnuba
ĉu vi daŭre aŭskultas
foje preĝistojn sendubajn
ĉu por vi daŭre gravas
ĉu la akvo kreskiĝos
aŭ ĉu l’ homara sonĝ’ bela
iel iam efektiviĝos
[refreno]
ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
ĉu vi konsentas: por viv’ postuliĝas de vi kontribu’
ĉu vi iel forgesis
ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil’
ĉu inter memor’ kaj esplor’ vi elektis selekti barilojn
ĉu vere necesas
lirik lagu lainnya :
- kumpulan lirik lagu prodigo viruz › lirik lagu chicos espertos – pródigo & víruz
- kumpulan lirik lagu john filme › lirik lagu gaúcho – john filme
- kumpulan lirik lagu kanye west › lirik lagu flashing lights (mick boogie mix) – kanye west
- kumpulan lirik lagu mantaray fin › lirik lagu wait for – mantaray (fin)
- kumpulan lirik lagu naomi westwater › lirik lagu bloodlust – naomi westwater
- kumpulan lirik lagu semdo › lirik lagu além da compreensão humana – semdó
- kumpulan lirik lagu isolated youth › lirik lagu 1984 – isolated youth
- kumpulan lirik lagu kuchengeschmack › lirik lagu boykott lovelock – kuchengeschmack
- kumpulan lirik lagu yung lave rapper › lirik lagu dead masses – yung $lave (rapper)
- kumpulan lirik lagu lost angeles › lirik lagu sacrifice – lost angeles