lirik lagu akvarelo – manŭel (ita)
[teksto de “akvarelo” ft. manŭel]
[strofo 1]
en papera folio vi vidas la flavan sunon
sed, se pluvas, per du krajonsignoj ĝi iĝas ombrelo
kaj la arboj ja estas nur flaskoj da vin’ renversitaj
tiuj uloj sidantaj apude fariĝos ebriaj
[strofo 2]
ĉiam verdas herbejoj kaj tiu punkto en la ĉielo
estas nepre aŭ la bona dio aŭ iu fluganta mev’
[strofo 3]
al la maro por vagadi super la senlima blu’
tiu ŝipo navigadas nur per velo antaŭen plu
sed, subakve, fiŝoj scias kien iri laŭ sia plaĉo, ne laŭ via vol’
[strofo 4]
la ĉielo rigardadas, ĉiam bluas la kolor’
aviadilo flugas alte, nun revenas al la ter’
dume kelkaj ĝin salutas, svingas manojn, amike
el la vilaĝa drinkej’: kien iras ĝi?
[instrumenta]
[strofo 5]
en papera folio vi vidas trajnovojaĝantojn
jen tri bonaj amikoj babilas kaj nun ludas kartojn
eblas ĉie alveni, sufiĉas nur unu sekundo
per desegna cirkleto atingas vi la tutan mondon
[strofo 6]
tiu knabo paŝadas ĝis kiam atingas muron
fermas li la okulojn kaj vidas momente l’ estonton jam
[strofo 7]
la estonto: kosmoŝipo de planedoj al konker’
ĉu ĝi solvos la problemon de malsato sur la ter’?
aŭ ĝi portos militojn por la posedo de la riĉaĵoj de nia mond’?
[strofo 8]
ni pluludu la muzikon kaj laboru kun fervor’
la muziko, la laboro, l’ amikeco: jen trezor’
estas ĉiuj ni partoj de bela ludo, dum l’ akvarel’
senkoloriĝos jam, senkoloriĝos jam
[strofo 9]
en papera folio vi vidas la flavan sunon
senkoloriĝos jam
sed, se pluvas, per du krajonsignoj ĝi iĝas ombrelo
senkoloriĝos jam
kaj la arboj ja estas nur flaskoj da vin’ renversitaj
senkoloriĝos jam
tiuj uloj sidantaj apude fariĝos ebriaj
senkoloriĝos jam
lirik lagu lainnya :
- kumpulan lirik lagu for against › lirik lagu svengali – for against
- kumpulan lirik lagu j fitts › lirik lagu love is pure – j. fitts
- kumpulan lirik lagu swami uchiha › lirik lagu king nigga – swami uchiha
- kumpulan lirik lagu giovanni falconi › lirik lagu you got a rock and roll – giovanni falconi
- kumpulan lirik lagu mecha maturin pando › lirik lagu para mi – mecha maturin & pando
- kumpulan lirik lagu kenny golder jr › lirik lagu till i black – kenny golder jr.
- kumpulan lirik lagu bukshot › lirik lagu hero – bukshot
- kumpulan lirik lagu satisfy › lirik lagu perfectionist – satisfy
- kumpulan lirik lagu lovett › lirik lagu ghosts of old highways – lovett
- kumpulan lirik lagu ghettoboy › lirik lagu welcome to my life – ghettoboy