lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu ankaŭ vi komprenos – manŭel (ita)

Loading...

[teksto de “ankaŭ vi komprenos” ft. manŭel]

[strofo 1]
ĉu vi iam rigardadis al ĉielo, kiam naskiĝas l’ unua stelo?
ĉu vi iam paŝis enarbare, gustumis berojn de rubuso kaj kornuso?
ĉu vi iam provis meti vian vizaĝon sub la pluvon?
ĉu vi iam promenadis nudpiede sur herbejoj en printempo?
ĉu vi iam provis brak*mi infaneton kaj ĝin premi al via koro?
se vi tion volas sperti, vi elkovros, ke ankaŭ

[rekantaĵo]
vi komprenos, vi certe lernos kaj vi kredos
ke eblas ŝanĝi l’ mondon
vi klare vidos, dum sensos via tuta estaĵo
ke vivi estas mirindaĵo

[instrumenta]

[strofo 2]
provu, dum momento, imagi la teron pli pura, sen baroj kaj landlimoj
provu, dum momento, imagi, ke la homaj haŭtoj estus ĉiuj samkoloraj
poste, provu, eĉ imagi, ke militoj ne ekzistu plu
provu, dum momento, imagi mizeron, malsaton por ĉiam nuligitaj
kaj, ke en la tuta mondo estu fine l’ homaj rajtoj agnoskitaj
se vi tion volas sperti, vi elkovros, ke ankaŭ
[rekantaĵo]
vi komprenos, vi certe lernos kaj vi kredos
ke eblas ŝanĝi l’ mondon
vi klare vidos, dum sensos via tuta estaĵo
ke vivi estas mirindaĵo

[rekantaĵo]
vi komprenos, vi certe lernos kaj vi kredos
ke eblas ŝanĝi l’ mondon
vi klare vidos, dum sensos via tuta estaĵo
ke vivi estas mirindaĵo

[rekantaĵo]
vi komprenos, vi certe lernos kaj vi kredos
ke eblas ŝanĝi l’ mondon
vi klare vidos, dum sensos via tuta estaĵo
ke vivi estas mirindaĵo

[rekantaĵo]
vi komprenos, vi certe lernos kaj vi kredos
ke eblas ŝanĝi l’ mondon
vi klare vidos, dum sensos via tuta estaĵo
ke vivi estas mirindaĵo

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...