lirik lagu dankas mi la vivon (gracias a la vida) – manŭel (ita)
[teksto de “dankas mi la vivon” ft. manŭel]
[rekantaĵo]
la*la*la, la, la*la*la
la*la*la, la*la
la*la*la, la, la*la*la
la*la*la, la*la, la*la
[strofo 1]
dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon
miajn du okulojn, per kiuj mi kapablas
perfekte distingi la nigron de la blanko
sur la ĉiela volbo, la stelaron brilan
kaj, en homamasoj, l’ amatinon mian
[rekantaĵo]
la*la*la, la, la*la*la
la*la*la, la*la
la*la*la, la, la*la*la
la*la*la, la*la, la*la
[strofo 2]
dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon
la aŭdadon viglan, per kiu mi perceptas
dumtage, dumnokte, la kanton de birdetoj
kaj bruojn de marteloj, fulmoj, hundaj bojoj
kaj la dolĉajn voĉojn de l’ amatoj miaj
[rekantaĵo]
la*la*la, la, la*la*la
la*la*la, la*la
la*la*la, la, la*la*la
la*la*la, la*la, la*la
[strofo 3]
dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon
eblon por paroli kaj uzi la vortaron
do, mi povas diri la pensojn kaj la sentojn
kaj vortojn, kiajn „panjo, paĉjo, frato, amiko”
kanti la amon mian por la tuta mondo
[rekantaĵo]
la*la*la, la, la*la*la
la*la*la, la*la
la*la*la, la, la*la*la
la*la*la, la*la, la*la
[strofo 4]
dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon
ĉi piedojn lacajn per kiuj mi transpasis
vilaĝojn kaj urbojn, dezertojn, plaĝojn, montojn
arbarojn, ebenaĵojn, marĉojn, valojn, torentojn
ĝis la loko kie estas via hejmo
[rekantaĵo]
la*la*la, la, la*la*la
la*la*la, la*la
la*la*la, la, la*la*la
la*la*la, la*la, la*la
[strofo 5]
dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon
la inteligenton per kiu mi komprenas
la homan sciencon laŭ ĉi sentema koro
kapabla apartigi l’ bonon de l’ malbono
kaj elkovri amon en rigardoj ajnaj
[rekantaĵo]
la*la*la, la, la*la*la
la*la*la, la*la
la*la*la, la, la*la*la
la*la*la, la*la, la*la
[strofo 6]
dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon
la rideton dolĉan, la ploron dolorigan
la kanton per kiu еsprimas mi la ĝojon
kaj mia kanto sonas kiel ĉies kanto
kaj ĉies kanto sonas kiеl mia kanto
kaj ĉi kanto iĝas de ni ĉiuj la danko
dankas ni la vivon, ĝi donis al mi multon
lirik lagu lainnya :
- kumpulan lirik lagu eladio carrion › lirik lagu otro verano sin ti* – eladio carrión
- kumpulan lirik lagu arguing with hurricanes › lirik lagu cowboy – arguing with hurricanes
- kumpulan lirik lagu cybog › lirik lagu birthday wishes – cybog
- kumpulan lirik lagu blond swe › lirik lagu six white horses – blond (swe)
- kumpulan lirik lagu cygan9 › lirik lagu ice – cygan9
- kumpulan lirik lagu the four seasons › lirik lagu december, 1963 (oh, what a night) (ben liebrand remix) – the four seasons
- kumpulan lirik lagu nick source › lirik lagu time’z up – nick source
- kumpulan lirik lagu becky hill › lirik lagu better off without you (kc lights remix feat. shift k3y) – becky hill
- kumpulan lirik lagu oh geeez › lirik lagu walk in your world (with me) – oh geeez
- kumpulan lirik lagu carolyn hester › lirik lagu the house of the rising sun – carolyn hester