lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu saporo de salo (sapore di sale) – manŭel (ita)

Loading...

[teksto de “saporo de salo” ft. manŭel]

[strofo 1]
saporon de salo, saporon de maro
vi portas surhaŭte, vi donas perlipe
kiam vi el la akvo eliras kaj venas
sidiĝi ĉi tien, flanke de mi

[strofo 2]
saporo de salo, saporo de maro
maldolĉas la gusto de io perdita
momente lasita, ie, en malproksimo
kie ĉio malsamas ol la vivo ĉi tie

[strofo 3]
la tagoj forfluas, senzorgaj kaj pigraj
kaj restas enbuŝe la gusto de salo
vi plonĝas en akvon, por ĉies rigardoj
kaj vi lasas min sola sursable, subsune

[strofo 4]
revenas vi poste, iom laca, sterniĝas
humida, sursablen kaj en brakojn miajn
kaj dum mi vin kisas, saporo de salo
saporo de maro, saporo de vi
[instrumenta]

[strofo 5]
saporon de salo, saporon de maro
vi portas surhaŭte, vi donas pеrlipe
kiam vi el la akvo eliras kaj vеnas
sidiĝi ĉi tien, flanke de mi

[strofo 6]
saporo de salo, saporo de maro
maldolĉas la gusto de io perdita
momente lasita, ie, en malproksimo
kie ĉio malsamas ol la vivo ĉi tie

[strofo 7]
la tagoj forfluas, senzorgaj kaj pigraj
kaj restas enbuŝe la gusto de salo
vi plonĝas en akvon, por ĉies rigardoj
kaj vi lasas min sola sursable, subsune

[strofo 8]
revenas vi poste, iom laca, sterniĝas
humida, sursablen kaj en brakojn miajn
kaj dum mi vin kisas, saporo de salo
saporo de maro, saporo de vi
saporo de vi

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...