lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu la beleco – martin & la talpoj

Loading...

[teksto de “la beleco” ft. martin & la talpoj]

[strofo 1]
mi sentas la ĉeeston de l’ komenco kaj la fin’
kiam mi vagadas en helsinko aŭ berlin’

[strofo 2]
viviga malsterilo, foresto de la prem’
la sento de trankvilo dum mi estas nur mi mem

[strofo 3]
mi legas la mesaĝon de afiŝ’ en stratangul’
kaj transiras en la kaĝon, novaj revoj por revulo

[rekantaĵo]
la beleco de malpur’
kaj la fendoj en la mur’
loko por la alispec’
malperfekto kaj eblec’

[instrumenta]

[strofo 4]
revenante hejmen mi rigardas ĉirkaŭ mi
mi vidas la fasadojn kun perfekta harmoni’
[strofo 5]
ne gravas kiel zorge observadas la okul’
troviĝas nek raspaĵo, difekteto aŭ makul’

[strofo 6]
sed mi pensas, ke makulo foje povas esti sem’
kiu kreskos kun beleco, freŝaj branĉoj kaj vivem’

[rekantaĵo]
la beleco de malpur’
kaj la fendoj en la mur’
loko por la alispec’
malperfekto kaj eblec’

[postrekantaĵo]
kaj en la ombroj vivas
kaj en mallum’ aktivas
alternativ’
kaj de l’ subgrundo sonas
la kanton mi rekonas
plenan je viv’

[rekantaĵo]
la beleco de malpur’
kaj la fendoj en la mur’
loko por la alispec’
malperfekto kaj eblec’
[rekantaĵo]
la beleco de malpur’
kaj la fendoj en la mur’
loko por la alispec’
malperfekto kaj eblec’

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...