lirik lagu la dioj – martin & la talpoj
[teksto de “la dioj” ft. martin & la talpoj]
[strofo 1]
vi planadas por vojaĝ’
en paradizon
pakis jam en juna aĝ’
la valizon
malbonŝance ke vi pagis jam
la kotizon
se finiĝos en la flam’
[rekantaĵo]
kaj la dioj
bonvivadas en la
fantazioj
logas kaj persvadas
[strofo 2]
vin atendas la premi’
en la posto
sed ĝi valoras je neni’
al viaj ostoj
kaj por vi
kompensiĝas eĉ ne er’
de viaj kostoj
je ses futoj sub la ter’
[rekantaĵo]
kaj la dioj
bonvivadas en la
fantazioj
logas kaj persvadas
trinkas la vivon vian
kaj regalas vin per
iluzioj
[strofo 3]
vi preparis vin por la aklam’
vi komponis la finalon jam
[strofo 4]
nun ni staras sub ĉiel’
steloplena
komenciĝas en malhel’
ferm’ solena
sed por vi
pli valoras la fabel’
ol ter’ edena
dum vi hastas al la cel’
[rekantaĵo]
kaj la dioj
bonvivadas en la
fantazioj
logas kaj persvadas
trinkas la vivon vian
kaj regalas vin pеr
iluzioj
[strofo 5]
vi rigardas al la itiner’
de komenco ĝis la malapеr’
vi preparis vin por la aklam’
vi komponis la finalon jam
[rekantaĵo]
kaj la dioj
bonvivadas en la
fantazioj
logas kaj persvadas
trinkas la vivon vian
kaj regalas vin per
iluzioj
[eliro]
la dioj
lirik lagu lainnya :
- kumpulan lirik lagu josh baldwin › lirik lagu endlessly – live – josh baldwin
- kumpulan lirik lagu josh baldwin › lirik lagu let the redeemed – live – josh baldwin
- kumpulan lirik lagu majoe › lirik lagu entweder oder – majoe
- kumpulan lirik lagu kid marley › lirik lagu enjoy – kid marley
- kumpulan lirik lagu nevie › lirik lagu don’t leave – nevie
- kumpulan lirik lagu claire juno › lirik lagu whenever i’m with you – claire juno
- kumpulan lirik lagu vaarin › lirik lagu chasing happy* – vaarin
- kumpulan lirik lagu ache › lirik lagu double cup (ganga freestyle) – ache
- kumpulan lirik lagu jopper ril › lirik lagu tunay (acoustic) – jopper ril
- kumpulan lirik lagu dakota kruz › lirik lagu cartier – dakota kruz