lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu tempo – martin & la talpoj

Loading...

[teksto de “tempo” ft. martin & la talpoj]

[strofo 1]
mi sentas teron sub la plando
kaj post sekund’ mi staras jam ĉe la rando
mi sentas venton en vizaĝon
mi devus salti, sed ne havas kuraĝon

[rekantaĵo]
tempo, tempo, iru lante
tempo, tempo, iru lante
tempo, tempo, iru lante
klopodas kaj malvenkas mi konstante

[strofo 2]
la tempo estas pugn0bato
kaj ĝi ne scias, kio estas kompato
ĝi fajfas pri nia malpreto
kaj trafas nin kun senindulga impeto

[rekantaĵo]
tempo, tempo, iru lante
tempo, tempo, iru lante
tempo, tempo, iru lante
stariĝas kaj refalas mi konstante
[ponto]
ĉiu rekomenco
strebo kaj intenco
nura vano

[ponto]
celo vin evitas
ĉio jam forglitas
el la mano

[strofo 3]
trinku la vivon sendilue
kiam vi ekos estos jam tro malfrue

[rekantaĵo]
tempo, tempo, iru lante
tempo, tempo, iru lante
tempo, tempo, iru lante
tempo, tempo, iru lante

[eliro]
tempo, tempo, iru lante
tempo, tempo, iru lante
tempo, tempo, iru lante
baraktas mi, sed vante
mi strebas, sed mi mortos klopodante

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...