lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu tro longe – martin & la talpoj

Loading...

[teksto de “tro longe” ft. martin & la talpoj]

[strofo 1]
tro longa tempo pasis
pli ol semajn’
dum vi nenion ĉasis
nur por malgajn’

[strofo 2]
ankaŭ mi ofte sentis
min kiel ŝablon’
tro longe jam silentis
la telefon’

[rekantaĵo]
kaj se vi solas
vi nur sciu, ke ni ĉiam ĝojas pro via alven’
kaj se vi volas
ni malfermos botelon kaj klaĉos kun vi ĝis maten’
ĝis maten’

[strofo 3]
via patrino foras
en stranguluj’
ne hontu se vi ploras
alvoku nin tuj
[strofo 4]
vi la vesperon benas
per unu pli
ankaŭ vi apartenas
al la famili’

[rekantaĵo]
kaj se vi solas
vi nur sciu, ke ni ĉiam ĝojas pro via alven’
kaj se vi volas
ni malfermos botelon kaj klaĉos kun vi ĝis maten’

[postrekantaĵo]
tro multe da devoj por ni
kunportu la revojn por ni

[strofo 5]
tro longa tempo pasis
pli ol semajn’
dum vi nenion ĉasis
nur por malgajn’

[rekantaĵo]
kaj se vi solas
vi nur sciu, ke ni ĉiam ĝojas pro via alven’
kaj se vi volas
ni malfеrmos botelon kaj klaĉos kun vi ĝis maten’
[rekantaĵo]
kaj se vi solas
vi nur sciu, kе ni ĉiam ĝojas pro via alven’
kaj se vi volas
ni malfermos botelon kaj klaĉos kun vi ĝis maten’

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...