lirik lagu esperantujo mia… – mikaelo bronŝtejn
[teksto de “esperantujo mia…” ft. mikaelo bronŝtejn]
[enkonduko]
do, jen, post mi trafis al mia unua oficiale vizitita esperanto*kongreso, en la naŭdek dua, en vieno
kaj tie, la ruzulo simo milojeviĉ, konata al ĉiuj, diris
“nu, ha, por enlanda sovetunia esperanto*movado vi faris multajn kantojn”
“nun vi devas labori por monda esperanto*publiko”
kaj mi komencis labori tiel kiel mi tiam komprenas
kaj aperis la kanto “esperantujo mia…”
[strofo 1]
esperantujo mia farte bonas
la lingvo kara mil*milvoĉe sonas
nur elektitoj post atenta kribro
plezure trafas paĝojn de l’ jarlibro
[strofo 2]
sed la jarlibron legas jam dek mil, do
rezultas plene kontentiga bildo
se ni plu iros en adeptokreo
ekstera mond’ nin vidos sen lupeo
[rekantaĵo]
jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
[strofo 3]
por eksteruloj, prudaj aŭ laikaj
ni estas h0m*j, sed sen umbilikoj
do, en senzorga posttagmeza sato
ili nin mokas kun duonkompato
[strofo 4]
ŝvebantaj super militara flamo
ni pledas nur pri l’ reciproka amo
sed ĉu aŭdeblas nia pled’ alvoka
inter kanona bruo reciproka?
[rekantaĵo]
sed jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
[strofo 5]
ĝojigas vere, kvazaŭ malaresto
de revuaro nia nova vesto
kaj mi ĝojegas ĝis infana ravo
se ion novan trovas en enhavo
[strofo 6]
“lkk”*ajn klaĉojn mi akceptas ame
se ili freŝas, tamen daŭras same
senfrukte truda maĉo kaj remaĉo
pri ecoj de raŭmaĉo kaj ŝaŭmaĉo
[rekantaĵo]
sed jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
[strofo 7]
ĉu malpli logas nun la nova sento?
eosto junas – oldas okcidento
sed ne rapidu ĵeti la konkludojn
ke junular’ elektis novajn ludojn
[strofo 8]
ne estas eksterordinara io
ke tejo nun kongresas en rusio
sed notu ie en la gloraj paĝoj
junuloj niaj estas plej kuraĝaj
[rekantaĵo]
do, jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
[strofo 9]
dissaltos baroj kaj disfalos muroj
ekkantos gloron flutoj kaj tamburoj
movadon nian ne plu ignorante
la mondo ekparolos esperante
[strofo 10]
ekfanfaronos ĉie en ekranoj
la venkoj ĝisvivontaj veteranoj
ĉe l’ festa tablo eksidontaj kune
vi miajn kantojn rememoros, ĉu ne?
[rekantaĵo]
jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
esperantujo mia
lirik lagu lainnya :
- kumpulan lirik lagu lupin fr › lirik lagu 21 – lupin (fr)
- kumpulan lirik lagu 陳卓賢 ian chan › lirik lagu 地球上的最後一朵花 (last flower on earth) – 陳卓賢 (ian chan)
- kumpulan lirik lagu pusaka jaya › lirik lagu disco cangkeling – pusaka jaya
- kumpulan lirik lagu drama драма rus › lirik lagu покажи мне лето (show me summer) – drama (драма) rus
- kumpulan lirik lagu yanmeth › lirik lagu язнаюсвоицены! (yaznayusvoitseny!) – yanmeth
- kumpulan lirik lagu heylog › lirik lagu maduro – heylog
- kumpulan lirik lagu disarstar dxve › lirik lagu in meinen schuhen – disarstar & dxve
- kumpulan lirik lagu oscar brand › lirik lagu steam torpedo – oscar brand
- kumpulan lirik lagu playad › lirik lagu incompris – playad
- kumpulan lirik lagu the betrayed kingdom › lirik lagu the innocence of ravens – the betrayed kingdom