lirik lagu novaj kondiĉoj – mikaelo bronŝtejn
[teksto de “novaj kondiĉoj” ft. mikaelo bronŝtejn]
[enkonduko]
kaj nun, mi venu al pli seriozaj problemoj
tamen per ŝerca kanto
la problemoj, kiam estis organizata asocio de sovetiaj esperantistoj
kaj, kiam mi laŭ mem, do, de miaj amikoj
dum unu vespero faris la kanton pri novaj kondiĉoj
[strofo 1]
vivis ni trankvile en kutima sejm
estis ĝi por ĉiuj ni kvazaŭ kara hejm’
sed aperis kaŭzo por ĉiesa mir’
pri l’ kondiĉoj novaj venis onidir’
[rekantaĵo]
aĥ, kiaj ni estas feliĉaj
ke venis novaj kondiĉoj
aĥ, kiaj ni estas feliĉaj
ke venis novaj kondiĉoj
[strofo 2]
mi en “aktuale”, bona informil’
legis la informojn vere ĉiam kun util’
oni rekomendas – eble estas ver’
legi la informojn hejme per leter’
[rekantaĵo]
aĥ, kiaj ni estas feliĉaj
ke venis novaj kondiĉoj
aĥ, kiaj ni estas feliĉaj
ke venis novaj kondiĉoj
[strofo 3]
estis konferencoj vere bona far’
interŝanĝis sperton ni ankaŭ en tendar’
oni rekomendas – eble estas ver’
interŝanĝi sperton nur hejme per leter’
[rekantaĵo]
aĥ, kiaj ni estas feliĉaj
ke venis novaj kondiĉoj
aĥ, kiaj ni estas feliĉaj
ke venis novaj kondiĉoj
[strofo 4]
estis niaj kantoj – la mistera mond’
ĝuis la kantadon ni en amika rond’
oni rekomendas – eble estas ver’
la komunajn kantojn kanti per leter’
[rekantaĵo]
aĥ, kiaj ni estas feliĉaj
ke venis novaj kondiĉoj
aĥ, kiaj ni estas feliĉaj
ke venis novaj kondiĉoj
[strofo 5]
eble mi eraras, fia tumultul’
ĉar kondiĉoj novaj – dume – estas en nebul’
ĝoju kaj petolu nia kompani’
en kondiĉoj novaj – eble – bone vivos ni
lirik lagu lainnya :
- kumpulan lirik lagu souprvillain › lirik lagu reciprocate – souprvillain
- kumpulan lirik lagu cj hammond › lirik lagu life i can’t lose – cj hammond
- kumpulan lirik lagu lindsey haun › lirik lagu broken bridges – lindsey haun
- kumpulan lirik lagu ladea › lirik lagu j’ai le power – ladea
- kumpulan lirik lagu yung meagan › lirik lagu reality check – yung meagan
- kumpulan lirik lagu skylar grey › lirik lagu everything i need (film version) – skylar grey
- kumpulan lirik lagu kay austin › lirik lagu chapter 1 – kay austin
- kumpulan lirik lagu k sean › lirik lagu no love – k sean
- kumpulan lirik lagu son rob greenbeardd › lirik lagu mf beard – son rob & greenbeardd
- kumpulan lirik lagu clika one › lirik lagu mexican mobsters – 1850712 – clika one