lirik lagu valseto de ŝlejer – mikaelo bronŝtejn
[teksto de “valseto de ŝlejer” ft. mikaelo bronŝtejn]
[enkonduko]
nu, la kanton de ludoviko zamenhof ne indas komenti
mi nur devas diri, ke berjoza estas unu malestiminda persono
ekssekretario de la asocio de sovetiaj esperantistoj
kaj nun, en la aferon eniras abato johann martin schleyer
kiu estas ie apude kaj reeĥas al tiuj du leteroj
eble iu el vi aŭdis tiun sloganon de volapukistoj
“menade bal, püki bal”, kion signifas “unu mondo, unu lingvo”
kaj vi ricevos, do, nun, la lecionon mallongan de volapük
[strofo 1]
ho, kara ludovik’
jenomoz vil olik
tio signifas, hom’
“gloron al via nom'”
[strofo 2]
brave kaj sen devi’
mi agis antaŭ vi
kaj estis viva juk’
en mia volapuk’
[strofo 3]
simplas: monato – mul
kaj la ĉielo – sul
estu kvadrat’ – vadat
kaj patro estu – fat
[strofo 4]
estu kukolo – kuk
kaj lingvo estu – puk
ĉion komprenos ni
jes, estas mi geni’
[rekantaĵo]
ĉar en batal’ ĝis mia fal’
mi ŝatis kurtajn vortojn pluki
menade bal, menade bal
sed bal ne iĝis mia puki
[strofo 5]
kun la frivola vant’
venkis min esperant’
idoj eĉ kun nazmuk’
ŝercas pri volapuk’
[strofo 6]
sed mia “glamat blefik”
helpis ja vin, amik’
sed ne l’ fiul’ bofron
bubo kun fanfaron’
[strofo 7]
la perfidul’ bofron
revis pri via kron’
jen lia id’ en ŝlim’
sen komplimento – plim
[strofo 8]
post la forges’ kaj pun’
vi lin indulgas nun
kaj pretas iri al
lia kaldron’ su tal
[rekantaĵo]
sed en batal’ ĝis mia fal’
mi ŝatis kurtajn vortojn pluki
menade bal, menade bal
sed bal ne iĝis mia puki
[strofo 9]
bone, o fat obas
pasis jam temp’ por ĉas’
ĝuu vi pacon en
sino de la eden’
[strofo 10]
kaj prenu sen obstin’
ankaŭ la trian – min
por bona kompani’
ja estas mi geni’
[rekantaĵo]
ĉar en batal’ ĝis mia fal’
mi ŝatis kurtajn vortojn pluki
menade bal, menade bal
sed bal ne iĝis – bedaŭrinde – mia puki
lirik lagu lainnya :
- kumpulan lirik lagu tommy gunz thc › lirik lagu gucci gucci (remix) – tommy gunz thc
- kumpulan lirik lagu kerstin ott › lirik lagu das macht mal alles ohne mich – kerstin ott
- kumpulan lirik lagu ryan ross › lirik lagu blondes – ryan ross
- kumpulan lirik lagu pablo milanes › lirik lagu en paz – pablo milanés
- kumpulan lirik lagu cosmic gate › lirik lagu happyness – cosmic gate
- kumpulan lirik lagu schneider tm › lirik lagu the light 3000 – schneider tm
- kumpulan lirik lagu kristoff krane › lirik lagu got high – kristoff krane
- kumpulan lirik lagu zeca pagodinho › lirik lagu o dono da dor – zeca pagodinho
- kumpulan lirik lagu trag tha god › lirik lagu everybody loves you – trag tha god
- kumpulan lirik lagu brandur › lirik lagu the illusion of – brandur