lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu la sonĝo de l’ ŝamano – neide barros rêgo

Loading...

[teksto de “la sonĝo de l’ ŝamano” ft. neide barros rêgo]

[strofo 1]
janomama ŝaman’ sonĝis ke l’
fum’ kaŭzata de la teknologi’
farus truon en la mez’ de l’ ĉiel’
kaj l’ ĉielo tuj falus tra ĝi

[strofo 2]
pri la sonĝo diskriis ŝaman’
por la mond’ estas granda danĝer’
sed la krioj disflugis je van’
ne atentis la mond’ pri l’ afer’
[strofo 3]
longe poste, scienca kontrolo
ekrimarkis, ke estis realo
en la dir’, ĉar l’ ozona tavolo
havas truon, do eblos la falo

[strofo 4]
mi nur volas, ke tiu teruro
de la sonĝo ne iru ĝis fin’
restu, kara ŝaman’, en sekuro
kaj senĉese protektu vi nin

[instrumenta]

[strofo 5]
janomama ŝaman’ sonĝis ke l’
fum’ kaŭzata de la teknologi’
farus truon en la mez’ de l’ ĉiel’
kaj l’ ĉielo tuj falus tra ĝi

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...