lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu sur stepo moldava – olivier tzaut

Loading...

[teksto de “sur stepo moldava” ft. olivier tzaut]

[strofo 1]
kvazaŭ sonĝe trenadas la ĉaron
spireganta grimpante ĉeval’
kaj malĝoje rigardas kamparon
ligna kruco ĉe rando de val’

[refreno]
kiam ventas sur stepo moldava
dum resonas sub hufoj la ter’
tiam plaĉas al koro cigana
nur vagadi en plena liber’
[strofo 2]
en la fajro la ligno ekknaras
ĉirkaŭflugas hirundoj kun lert’
kaj treniĝa kanzono jen klaras
jen obtuzas ĉe korda koncert’

[refreno]
kiam ventas sur stepo moldava
dum resonas sub hufoj la ter’
tiam plaĉas al koro cigana
nur vagadi en plena liber’

[strofo 3]
sonorilas preĝejo najbara
kaj dniestro ruladas sin plu
rekoniĝas la tero amara
de ruslando ĉe tiu ĉi flu’

[strofo 4]
kiam ŝajnas sonĝadi l’ betuloj
kaj la kampoj sin lasas al dorm’
kiel mildas per larmaj okuloj
ekrigardi al naskiĝa dom’

[strofo 5]
kiam ŝajnas sonĝadi l’ betuloj
kaj la kampoj sin lasas al dorm’
kiel mildas per larmaj okuloj
ekrigardi al naskiĝa dom’

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...