lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu tago de la venko – paŭlo moĵajevo

Loading...

[teksto de “tago de la venko” ft. paŭlo moĵajevo]

[strofo 1]
kiel foris tiu glora venkotag’
kiam fajro estingiĝis en bivak’
multaj verstoj bruligitaj kaj en polv’
strebis ni al venk’ per tuta nia pov’

[rekantaĵo]
tag’ de tiu venko kun la pulvodor’
estas festo, ĉiam inda je memor’
estas ĝojo, inda je sincera plor’
venkotago! venkotago! venkotago!
[strofo 2]
tage*nokte, ĉe fornegoj, sen feri’
laboregis kaj vigilis la patri’
tage*nokte ni batalis kontraŭ mort’
strebis ni al venk’ per tuta nia fort’

[rekantaĵo]
tag’ de tiu venko kun la pulvodor’
estas festo, ĉiam inda je memor’
estas ĝojo, inda je sincera plor’
venkotago! venkotago! venkotago!

[instrumenta]

[strofo 3]
kara panjo, multajn prenis mort*ripoz’
kaj por multaj nе plu falos brila ros’
duonmondon marŝis ni de l’ hejmo for
strebis ni al vеnk’ per tuta nia kor’

[rekantaĵo]
tag’ de tiu venko kun la pulvodor’
estas festo, ĉiam inda je memor’
estas ĝojo, inda je sincera plor’
venkotago! venkotago! venkotago!
[eliro]
la, la, la
la*la*la*la, la la*la la
la la*la*la la
la*la la*la*la la
la*la la*la*la la la*la

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...